BELETRA NIĈO

La tagojn somnambule
mi pasigas.
Laboron mi plenumas
kvazaŭ roboto,
senelane,
seninterese,
forgese pri la mondo
min Ĉirkaua.
Matene kissalutas
mi l' edzinon,
la fileton brupetolan.
Vespere mi revene
samon faras.
Dumnokte mi sendorme
la blindigajn dezertojn
de l' sopiro senkonsola
ektravadas,
postkure al fatamorganoj
moke trompaj
pri vi, junul' de l' revoj miaj.
Ĉe la flav-blankaj
horizontoj
de la dezertoj mensaj
aperas majesta via korpo
nuda, lascive invita
,amorekscita.
Angore, spasme, min vundŝire
la dezerton mi trakuras
por vin brakume Ĉirkaŭkisi
sed jam senspuras la miraĝo,
aliiĝis la figuro,
kun teruro mi nun vidas,
ke skeleto moke, ŝoke
al mi grimac-rikanas...
Kaj jam forflugis nokto
kaj mateno la rutinon renovigas,
dum mil kaj mil deziroj
min al vi alligas seneskape.

λ λ λ

Se povus paroli platanoj
de l' urboparko
sub kiuj kalkanoj miaj tretpaŝis,
ĉu povus ili rediri
la amon, la ĝojon, l'angoron
la tragedian doloron
pasintsomerajn?
Jes, ili spektis renkonton:
la ekfulmon okulan
en via vizaĝo,
la korgalopadon tumultan
en mia sino,
la banalajn, ridemajn,
sensignifajn
vortokombinojn,
la babiladon priamoran
inter ni du:
vi, junulo apolona,
mi, mezaĝul' korleĝera
pro l' subita ebrio de l' amo.
La platanoj silentas,
se ili povus rakonti,
ili redirus
nian feliĈon kurtvivan
vian foriron abruptan,
vian neklarigitan malaperon
kaj mian desperon,
mian eternan,
nemutigeblan
sopiron
al vi,
sed plue silentas platanoj
dum kolere, angore, despere
la manoj pugniĝas
en poŝoj mantelaj.
La tagoj min trenas malhelaj,
mi splenas,
vegetas,
la sang' ne raketas jam plu...

λ λ λ

Ĉe la landvoj' provinca
subite sin vestisr
ozkolore
persikarboj.
Primavero delikateŝutis tien, tien
ĝermojn de viv' nova.
Mi vidas gajon brili
sur vizaĝoj de gestudentoj
buntvestitaj,
sturmantaj la matenan
aŭtobuson urbveturan.
La junaj knaboj ridas,
belas, vivon ŝprucas,
petole amindas la knabinoj.

Sole tristas mi, mezaĝul' moroza,
kun vintro fride frida
en la koro
,kiun vi frostigis,
amato sunradia,
per via malaper' sensenca,
per via reaper' senzorga
kaj min spita,
kvazaŭ vi neniam
min konintus.
Kiel ja povis vi forgesi
la ardajn tagojn de la amo
nin fandanta en la sama
bolejo de la sentoj kaj deziroj?
Ho, vi, kaprica duondio
de la amo,
kiel facile povas ŝanĝi vi
l' amantojn
kaj torturdetrui
la koron
de ĉi fola, oldiĝinta
vir' mokinda.
Tiuj tri poemoj estas el "Sur la vivo-pado" (1980) de Nicolino Rossi

Sponsored by: Ashley's Sex Toys and Adult Video Store